Closed Bug 806113 Opened 12 years ago Closed 11 years ago

[eo] plia plibonigo de atingoklavoj por dekstra alklako

Categories

(Mozilla Localizations :: eo / Esperanto, defect)

x86
Linux
defect
Not set
normal

Tracking

(Not tracked)

RESOLVED FIXED

People

(Reporter: bensberg, Unassigned)

Details

Attachments

(1 file, 2 obsolete files)

La menuo kiu aperas post dekstra alklako en normala HTML-a paĝo
enhavas tri menuerojn kiuj uzas "p" kiel atingoklavo.  Sed eblas
tie uzi atingoklavojn kiuj de konfliktas.  La aldonata flikaĵo
faras tiun ŝanĝon kaj multajn aliajn.

Eble vi kontraŭstaras la uzon de "_i" kiel atingoklavo, sed ĝi
nun jam uziĝas por "V_idi\ fonan bildon" (ŝanĝos al "Vidi fonan
_bildon"), ka miopinie ĝi almenaŭ pli bonas ol "_p" kiu trastrekas
la literon.

(Mi pretas klarigi ĉiujn ŝanĝojn.)
Attachment #675868 - Flags: review?(etrapani)
Attachment #675868 - Flags: review?(deletesoftware+moz)
Comment on attachment 675868 [details] [diff] [review]
differentiate accesskeys in rightclick menu and improve consistency

Review of attachment 675868 [details] [diff] [review]:
-----------------------------------------------------------------

Benno, la flikaĵo ŝanĝas aliajn aferoj, kiuj ne rilatas la cimon.  Tio malhelpas la revizion kaj povas eviti ke homoj interesitaj de tiuj ceteraj ŝanĝoj partoprenu.

Se vi proponas anstataŭigi "filmeto" per "video" ĉie, tio meritas alian cimon.  Kiel dirite, mia ĉefa zorgo estas ke tiuj kiuj ricevas multajn cimojn, simple preteratentu tiun ĉi ĉar ĝi estas "nur-alirklava".

Por koherigi (kaj tio ja indas) mi preferus uzi "filmeto" ĉie.  Se tradukoj solveblas per jamaj BRO (Baza radikaro oficiala) radikoj, mi preferas uzi ilin.  Sed kompreneble, tio ne ĉiam eblas.
Attachment #675868 - Flags: review?(etrapani) → review-
(In reply to Eduardo Trápani from comment #1)
[...]
> Benno, la flikaĵo ŝanĝas aliajn aferoj, kiuj ne rilatas la cimon.  Tio
> malhelpas la revizion kaj povas eviti ke homoj interesitaj de tiuj ceteraj
> ŝanĝoj partoprenu.
[...]

Yes, Benno: Bugzilla, aŭ almenaŭ BMO, postulas ĉiam "po unu cimraporto por ĉiu aparta problemo", kaj tio estas saĝa aranĝo. Se poste la fleganto de tiuj cimoj konstatas, ke ili povas kuraci ilin ĉiuj per kelko da linioj en unu font-dokumento, li mencios tion ĉe ĉiuj raportoj kiam okazos la kuracado; sed eĉ en tia kazo povas esti pli bone fari unuopajn "reviziojn", kiuj, se estos bezono, povos esti aparte malfarataj, ekz-e per "hg backout".
Bone, jes, pli bonas apartigi ŝanĝojn kiuj estas senrilataj.

Tial nova flikaĵo, kiu ŝanĝas nur atingoklavojn, kaj unu
priskribon ĉar ĝi faras pli klare kial la S-on elektiĝis kiel
atingoklavon.

Kion mi volas fari kun "filmeto" kaj "video", mi ankoraü ne scias.
Ĉu filmeto estas mallonga filmo?  Aŭ ĉu malgranda en formato?
Attachment #675868 - Attachment is obsolete: true
Attachment #675868 - Flags: review?(deletesoftware+moz)
Attachment #677511 - Flags: review?(etrapani)
Attachment #677511 - Flags: review?(deletesoftware+moz)
Ping?  Ĉu la nova flikaĵo ankaŭ ne bonas?
Attachment #677511 - Flags: review?(deletesoftware+moz)
Pong :). La flikaĵo ne plu aplikeblas, do mi mane legis ĝin kaj ŝanĝis la dosieron (en Beta). Ĉu vi povus revizii ĝin? Se ĝi bonas mi tuj alŝutos kaj tio devus aperi post du semajnoj en ĉiuj versioj.

Mi ŝategas vian ideon: koherigi la klavojn, dankon. Mi erare pensis ke pluraj el tiuj tekstoj aperis kune kaj ne povis dividi alirklavojn.

Mi nur ne aldonis unu modifon al commandkey. Tiujn oni prefere ne ŝanĝu.
Attachment #677511 - Attachment is obsolete: true
Attachment #677511 - Flags: review?(etrapani)
Attachment #779318 - Flags: review?(bensberg)
Attachment #779318 - Flags: feedback?(deletesoftware+moz)
Via ĝisdatigita flikaĵo bonas.  Nur bonvolu uzi majusklajn atingoklavojn "A" kaj "K" por la novaj menueroj "Aktivigi tiun ĉi kromprogramon" kaj "Kaŝi tiun ĉi kromprogramon", alie uziĝos
kromprogr_amon kaj _kromprogramon anstataŭ _Aktivigi kaj _Kaŝi -- tio ankaŭ funkcias, sed ne belaspektas.
Comment on attachment 779318 [details]
Flikaĵo de Benno adaptita al la nuna Beta

Hrrrm!  How do I unset the review flag?
(So that I don't get any more reminders about it.)
Attachment #779318 - Flags: feedback?(deletesoftware+moz)
Comment on attachment 779318 [details]
Flikaĵo de Benno adaptita al la nuna Beta

On the Attachment editing page, set it to blank.
Attachment #779318 - Flags: review?(bensberg)
Comment on attachment 779318 [details]
Flikaĵo de Benno adaptita al la nuna Beta

Thanks, Aleksej.  Those flags on the lower right were for me
unclickable, unchangeable, nothing-to-done-with-it-able.
You need to log in before you can comment on or make changes to this bug.

Attachment

General

Created:
Updated:
Size: