Closed Bug 723439 Opened 12 years ago Closed 12 years ago

[eo] tri menueroj en menuo "Vidi" uzas "p" kiel atingoklavo

Categories

(Mozilla Localizations :: eo / Esperanto, defect)

defect
Not set
normal

Tracking

(Not tracked)

RESOLVED WORKSFORME

People

(Reporter: bensberg, Assigned: bensberg)

Details

Attachments

(1 file, 2 obsolete files)

User Agent: Mozilla/5.0 (Ubuntu; X11; Linux i686; rv:9.0.1) Gecko/20100101 Firefox/9.0.1
Build ID: 20120117091749

Steps to reproduce:

En la menuo "Vidi" tri menueroj havas "P" kiel atingoklavon: _Pligrandigilo, Stilo de _paĝo, kaj _Plenekrane.  Mi proponas ŝanĝi ilin al: Pli_grandigilo, _Stilo de paĝo, kaj _Plenekrane, ĉar en Pligrandigilo "grand" estas la kerna koncepto, en Stilo de paĝo "stil" estas la kerno, kaj en Plenekrane "plen" estas la kerno -- tiel la substreketoj ŝajnas emfazi la kernaj konceptoj en la menuo.



Expected results:

La aldonota flikaĵo ankaŭ ŝanĝas la atingoklavon de "Signa enkodigo" al "k", ĉar tie "kod" estas la kerna koncepto.  Plue la flikaĵo ankaŭ ŝanĝas la  nomojn de la kodajn grupojn al kunmetitaj vortoj, kaj al adjektivoj, kaj al pluraloj, ĉar ili indikas submenuojn de pluraj enkodigoj.
Assignee: nobody → bensberg
Status: UNCONFIRMED → ASSIGNED
Ever confirmed: true
Bona flikajo, laŭ mi, almenaŭ kiel solvo por la plej gravaj problemoj (konfliktoj).

Mi eble farus same — https://wiki.mozilla.org/User:Aleksej/tradukado/Firefox#Konfliktoj — antaŭ ol mi legis https://developer.mozilla.org/en/XUL_Accesskey_FAQ_and_Policies#How_do_I_pick_an_accesskey_letter.3F , kiu atentigas, ke evitu uzi por klavoj literojn kiel «g» kaj «l», ĉar tiam estas la substreko estas malfacile rimarkebla. Kun «g» tio povas esti serioza problemo.

Bonvolu peti (ĉe paĝo de via flikaĵo) «review»on de Eduardo ( etrapani@gmail.com ). Dankon.
Dankon pro la komentoj, Aleksej.  Vi pravas ke la substreko sub "g" estas iom malfacile videbla.  Tamen, por mi tiu substreko sufiĉe bone videblas -- por mi ĝi ĉefe malbelas.
Sed tiuj du kontraŭaj argumentoj por mi ne tre gravas: "Al_glui" (ekzemple) estas por mi tiom pli logike atingebla ol "_Alglui" ke mi senprobleme akceptas la iome malplian videblecon.

(Cetere, en Esperanto ni havas la bonŝancon ke ne ekzistas "q", do ne eblas misvidi "_g" kiel "_q", nek inverse.  (Ankaŭ ne eblas misvidi "_y" kiel "_v", nek inverse.)  Do en Esperanto _g ne estas tiom evitinda kiel en la angla kaj aliaj lingvoj.)  Sed eble ni povus retraduki "Pligrandigilo" al simpla "Grandeco" kaj uzi "_G" kiel atingoklavo, ĉu?  Kio kontraŭus?
(In reply to Benno Schulenberg from comment #2)
> (Cetere, en Esperanto ni havas la bonŝancon ke ne ekzistas "q", do ne eblas misvidi "_g" kiel "_q", nek inverse.

Efektive.

> Sed eble ni povus retraduki "Pligrandigilo" al
> simpla "Grandeco" kaj uzi "_G" kiel atingoklavo, ĉu?  Kio kontraŭus?

He, ŝajnas bona ideo! Min iom pensigis uzo de la vorto «Pligrandigilo», kiam mi ĝin vidis unuafoje…
Attachment #593764 - Flags: review?(etrapani)
La nova flikaĵo ankaŭ ŝanĝas "Pligrandigilo" al "Grandeco", kaj "Alproksimiĝi" al "Pligrandigi", kaj faras ceterajn rilatajn modifojn.  Ĝi ankaŭ ŝanĝas la atingoklavon de "Legosignoj" de "M" al "L".  (La "M" ne funkcias en Esperanto ĉar ĝi estas prenata de "_Modifi".  Ankaŭ la "L" ne funckias kiel ĝi funkcias en la angla, sed almenaŭ ĝi bonas kiel unua litero en la submenuo "_Flanka strio".)
Attachment #593764 - Attachment is obsolete: true
Attachment #593764 - Flags: review?(etrapani)
Attachment #594565 - Flags: review?(etrapani)
Dankon Benno!  Eble venontfoje ni pritraktu aparte alirklavojn kaj tekstojn.

Mi kontrolas, kaj mia ĉefa dubo estas:

-<!ENTITY bookmarksToolbarItem.label "Elementoj de ilaro de legosignoj">
+<!ENTITY bookmarksToolbarItem.label "Elementoj de legosigna ilaro">

Se ni farus tion, ni devus ankaŭ ŝanĝi:

 <!ENTITY personalbarCmd.label "Ilaro de legosignoj">

Estas nuanco (por mi grava) inter "legosigna ilaro" kaj "ilaro de legosignoj".  Mi provas tion klarigi per "nomo de kato" (fakta nomo de iu kato) kaj "kata nomo", kiun eble neniu kato en la mondo portas sed kiu aspektas kate.

Mi supozas ke pro influo de la angla, ambaŭ "kata nomo" / "nomo de kato" estas uzataj en fasadoj iel sinonime, sed tio laŭ mi ne estas ĝusta.

Ĉiuokaze, se ni ŝanĝas, ni devus tion kohere fari, do ĉiuj "ilaro de legosigno" iĝus "legosigna ilaro".  Sed ĉar poste vi ne ŝanĝis "Montri ilaron de legosigojn" mi supozas ke ni samopinias pri forigado de la supre menciitaj du linioj de la flikaĵo.

Cetere, mi treege ŝatis viajn modifojn por "zoom".

Pri nomoj de enkodigoj ... mi ne scias ĉu kunmeti aŭ ne.  Mi preferus ne fari, sed mi ne certas.  Aleksej, kion vi opinias?
Attachment #594565 - Flags: review?(etrapani) → review-
Mi ne havas fortan opinion pri la nomoj de grupoj de enkodigoj. Tamen post «Pliaj enkodigoj» adjektivoj estas eble malpli pezaj, malpli haltigaj.
La ŝanĝoj en la flikaĵo de Benno estas tre bonaj, sed ili rilatas du malsamajn aferojn.

Por ne perdi tempon mi dividis tiun flikaĵon en du partoj.  La unuan parton mi ĵus alŝutis al central[1], temas pri alirklavoj kaj la teksto de kelkaj menueroj (kio cetere pli bone rilatas la titolon de la cimo).

Pri la dua parto (enkodigoj) mi ankoraŭ ne certas.  Sed nu, ni antaŭenpaŝas.

Mi nur povis fliki central, aŭrora kaj beta ne akceptas la modifojn tiaj kiaj ili estas.  Se iu volas prepari tiujn aliajn flikaĵojn, ne hezitu!

[1] http://hg.mozilla.org/l10n-central/eo/rev/6f8c06c528f8
Kiam (proksimume) la ŝanĝoj en Central enfluos en iu eldono?  Se tio ege longe daŭros: kie mi povus trovi la deponejojn de Aurora kaj Beta?

Pri la disfendo de la flikaĵo, vi pravas.  Dankon.  Tamen mi petas efektivigon de la dua parto ankaŭ.  Kiel Aleksej diras: adjektivoj ne aspektas tiel kiel fino, ili iom gvidas antaŭen.  Kaj certe je "Unikodo": ne estas ununura "Unikodo", estas tri "Unukodaj".
Ŝanĝoj en central neniam enfluas aŭtomate en alia eldono.  Oni devas tion mane fari.  Duonaŭtomate eblas aldoni novajn tradukojn, sed ŝanĝitajn ... tion oni faras plene mane.

Male, ŝanĝoj en Aŭrora aŭtomate enfluas en Betan kaj tiuj de Beta en la finan. Aŭrora troviĝas ĉi tie[1] kaj Beta tie ĉi[2].

Pri la dua parto, min ĝenas la "okcidenteŭropa" en unu vorto.  Se vi serĉas vian enkodigon vi verŝajne serĉos unue "Eŭropo" aŭ "Azio" kaj poste via regiono.  Sed "eŭrop-" estas iel kaŝita en "Okcidenteŭropa", tio malfaciligas (laŭ mi) la trovadon de tiu menuero.

Ĉar estas malfacile adjektivigi la du vortojn, mi preferis tion legi ne kiel en la originalo, sed kvazaŭ temus pri grupoj de enkodigoj laŭ regiono, kio pravigus la uzadon de la nominativo.

Sed mi agnoskas ke aliaj lingvoj uzas "okcidenteŭropa" senprobleme, do mi pretas tion fari eĉ se por mi tio malsimpligas serĉadon.  Mi ĵus flikis central[3].

Tio estas la tuta flikaĵo (krom la frazo en la komento #5).  Oni povus fermi la cimon nun, sed mi preferus atendi ĝis ni estos flikintaj la aliajn versiojn.  Por la dua parto mi jam flikis Aŭroran[4] kaj Betan[5], nur mankos la adaptado de la unua parto por tiuj du.

[1] http://hg.mozilla.org/releases/l10n/mozilla-aurora/eo/
[2] http://hg.mozilla.org/releases/l10n/mozilla-beta/eo/
[3] http://hg.mozilla.org/l10n-central/eo/rev/080472a30176
[4] http://hg.mozilla.org/releases/l10n/mozilla-aurora/eo/rev/4773316501e8
[5] http://hg.mozilla.org/releases/l10n/mozilla-beta/eo/rev/f562ec324140
Hmm...  Kial ekzistas Central kiam Aurora enhavas ŝanĝojn kiuj ne estas ankaŭ en Central?  Ĉu ne endus fari ĉiujn Aurorajn ŝanĝojn ankaŭ en Central?

Mi ne faros ĉi tiun flikaĵon por Beta (se necesus) -- haston mi ne havas.
Se Central kaj Aurora kontinuos malsamaj, venonte mi flikos nur Aurora-on, ĉar malŝatindas fari la flikaĵojn dufoje.
Attachment #594565 - Attachment is obsolete: true
Attachment #595844 - Flags: review?(etrapani)
(In reply to Eduardo Trápani from comment #9)
> Ŝanĝoj en central neniam enfluas aŭtomate en alia eldono.  Oni devas tion
> mane fari.  Duonaŭtomate eblas aldoni novajn tradukojn, sed ŝanĝitajn ...
> tion oni faras plene mane.
> 
> Male, ŝanĝoj en Aŭrora aŭtomate enfluas en Betan kaj tiuj de Beta en la

Tio ĉi estas ege konfuza. Ĉu ĉe Aŭroriĝo de Nightly la tradukoj estas kopiataj nur en la novan Nightly’on, kaj el la Aŭroriĝaĵo forigataj?
Eduardo?  Ĉu la nova flikaĵo ne bonas?

(La "enkodigaj" ŝanĝoj bone eniris en Firefox 11, sed bedaŭre ankoraŭ ne la "striaj" kaj "grandecaj".)
> > Male, ŝanĝoj en Aŭrora aŭtomate enfluas en Betan kaj tiuj de Beta en la
> 
> Tio ĉi estas ege konfuza. Ĉu ĉe Aŭroriĝo de Nightly la tradukoj estas
> kopiataj nur en la novan Nightly’on, kaj el la Aŭroriĝaĵo forigataj?

La afero estas jena:

beta->release
aurora->beta
central->aurora por en-US
central->aurora (nur mane) por la aliaj
> Eduardo?  Ĉu la nova flikaĵo ne bonas?

Kiun?

> (La "enkodigaj" ŝanĝoj bone eniris en Firefox 11, sed bedaŭre ankoraŭ ne la
> "striaj" kaj "grandecaj".)

Ho, ĉu? ... Mi vidas nun la komenton #9, neniu iam adaptis la flikaĵon por Beta (nuna Fina) kaj Aŭrora (nuna Beta).  Tial ĝi ne eniris.  Mi rekontrolas nun kaj verŝajne devos adapti tion malaŭtomate.  Mi raportos ĉi tie.
> > Eduardo?  Ĉu la nova flikaĵo ne bonas?
> 
> Kiun?

Attachment #595844 [details] [diff], kreita en komento #10.
(https://bugzilla.mozilla.org/attachment.cgi?id=595844&action=edit)

> neniu iam adaptis la flikaĵon por
> Beta (nuna Fina) kaj Aŭrora (nuna Beta).

En komento #10 mi adaptis la flikaĵon por Aurora.  Tio por mi sufiĉas, ĉar -- kiel mi jam diris -- hasto malnecesas.
Attachment #595844 - Flags: review?(etrapani) → review+
Bonvolu pardoni.  Mi pretervidis tiun flikaĵon.  Ĝin mi ĵus aplikis al la nuna Beta[1] kaj ŝanĝis la "sign-off"[2] (rezultoj videblos venontmarde).

[1] http://hg.mozilla.org/releases/l10n/mozilla-beta/eo/rev/870161fcdb78
[2] https://l10n-stage-sj.mozilla.org/shipping/signoffs/eo/fx12
Ĉu la ŝanĝoj de komento 16 ankaŭ eniros en Aurora?  Se ne, ili perdiĝos, se mi bone komprenis la datenfluon.
Jes, prave.  Aurora flikita: http://hg.mozilla.org/releases/l10n/mozilla-aurora/eo/rev/4848e3c0973e

Ni jam povus fermi tiun ĉi, ĉu?
Ĉu la ŝanĝoj nun estas ankaŭ en la nuna Beta?  (La nuna Beta estas la antaŭa Aurora, kiu ankoraŭ ne enhavis ĉi tiujn ŝanĝojn, ĉu ne?  ...  Por eviti ĉi tiujn konfuzaĵojn, bonvolu ĉiam fliki unue (kaj eble nur) Auroran -- la resto tute ne gravas.)
Hm, la ŝanĝoj indikitaj en komento 18 ne estas la samaj kiel en komento 16.  Mi nun estas tiel konfuza ke mi pensas ke fermendas la cimon.  Se necesos, mi malfermos novan en iu estonteco.
Status: ASSIGNED → RESOLVED
Closed: 12 years ago
Resolution: --- → WORKSFORME
You need to log in before you can comment on or make changes to this bug.

Attachment

General

Created:
Updated:
Size: