Closed Bug 724223 Opened 12 years ago Closed 12 years ago

[eo] menu "Modifi" povas uzi pli bonajn atingoklavojn

Categories

(Mozilla Localizations :: eo / Esperanto, defect)

defect
Not set
normal

Tracking

(Not tracked)

RESOLVED WORKSFORME

People

(Reporter: bensberg, Assigned: bensberg)

Details

Attachments

(1 file, 1 obsolete file)

User Agent: Mozilla/5.0 (X11; Ubuntu; Linux i686; rv:10.0) Gecko/20100101 Firefox/10.0
Build ID: 20120130145648



Actual results:

En dosiero browser.dtd la atingoklavoj por ekzemple "Malfari" kaj "Refari" jam estas M kaj R, sed en la menuo "Modifi" ili ankoraŭ montriĝas kiel "Mal_fari" kaj "Refa_ri".


Expected results:

Evidentiĝis ke ankaŭ endas ŝanĝi la dosieron editMenuOverlay.dtd.  La aldonota flikaĵo faras tion.  Ĝi ankaŭ ŝanĝas la atingoklavon por "Kopii" al K anstataŭ stranga C, de "Forviŝi" al F anstataŭ stranga D, kaj de "Preferoj" al P anstataŭ nevidebla j, kaj ne plu duoble uzas E kiel atingoklavon.  (Se "Elekti _ĉion" ŝajnas malbona elekto, ĉu eble "Elekti ĉi_on" pli taŭgus?)
Attachment #594413 - Flags: review?(etrapani)
Ŝanĝo de spacetoj malfaciligas legadon de la flikaĵo.

«ĉ» estas maloportuna, ĉar ekzistas klavararanĝoj, en kiuj ĉapeloj estas aldonataj per la klavo AltGr kun klavo de neĉapelita litero.
La nova flikaĵo ne forigas/egaligas spacetojn por ne kaŝi la etajn verajn ŝanĝojn.  Kaj ĝi malfaras la ŝanĝon de la atingoklavo de "Elekti ĉion" en la konteksta menuo -- kie ĝi nun estas "ĉ" -- ĉar tiu litero ofte ja ne estas facile tajpebla -- dankon, Aleksej.  La "o" de "ĉion" ne eblas uzi ĉar ĝi estas prenata de "Opcioj" (en Vindozo), kaj la "i" kaj "n" mi ne ŝatas.  (La "E" mi ankaŭ ne ŝatas, sed ne restas pli bona opcio.)
Attachment #594413 - Attachment is obsolete: true
Attachment #594413 - Flags: review?(etrapani)
Attachment #594568 - Flags: review?(etrapani)
Assignee: nobody → bensberg
Status: UNCONFIRMED → ASSIGNED
Ever confirmed: true
Attachment #594568 - Flags: review?(etrapani) → review+
Dankon Benno.  Mi markis tion pozitive.  Aleksej, kion vi opinias?  Ĉu en ordo, ĉu mi fliku?
Jes, estas bone, aplikindas.


Eble «Serĉi denove» iam poste reekhavu klavon sur la maldekstra flanko de klavaro, por esti kiel «Serĉi». Sed kie estas ĉi tiu menuero:
<!ENTITY findPreviousCmd.label     "Serĉi antaŭan">
<!ENTITY findPreviousCmd.accesskey "a">
?
Attachment #594568 - Flags: feedback+
Ping?  Eduardo?  Ĉu ne aplikindas?
Jes ja!  Mi ne komprenas kiel tiuj aferoj daŭre malaperas el miaj farendaĵoj.  En la estonteco, ne hezitu ping-i min, kiel vi ĵus faris.  Mi ĵus flikis aŭroran, betan kaj, mane, central.

Mi faris ankaŭ la sign-off por beta.  Ili konstruas lunde aŭ marde, ĉiusemajne, do eble ni ne vidos tion ĝis la 8 de majo en Beta.  Aŭrora estas tradukata kaj mankas kelkaj tekstoj ankoraŭ.

http://hg.mozilla.org/releases/l10n/mozilla-beta/eo/rev/061ade13e2a8
http://hg.mozilla.org/releases/l10n/mozilla-aurora/eo/rev/4848e3c0973e
http://hg.mozilla.org/l10n-central/eo/rev/52821b3737a9

Kontrolinte la aplikadon, venontsemajne, vi aŭ mi povos fermi la cimon.
Mi mem kontrolas nur la verajn eldonojn de Firefox kiam ili venas al mia komputilo per la distribuo kiun mi uzas.  Kiam la venonta Firefox 13 ankoraŭ enhavas riparendaĵojn, mi denove konstruos flikaĵon.  (Mi ne kapablas marki cimojn kiel FIXED -- se jes, mi tiun farus.)
Status: ASSIGNED → RESOLVED
Closed: 12 years ago
Resolution: --- → WORKSFORME
You need to log in before you can comment on or make changes to this bug.

Attachment

General

Created:
Updated:
Size: