Closed Bug 806126 Opened 12 years ago Closed 12 years ago

[eo] kelkaj lingvaj nomoj ne devus esti adjektivoj

Categories

(Mozilla Localizations :: eo / Esperanto, defect)

x86
Linux
defect
Not set
normal

Tracking

(Not tracked)

RESOLVED FIXED

People

(Reporter: bensberg, Unassigned)

Details

Attachments

(1 file, 1 obsolete file)

En la dekstra submenuo "Lingvoj" (kiu ofertas elekton de la lingvo
kiu uziĝas dum literuma kontrolo) uziĝas la vorto "Esperanta" por
indiki la lingvon Esperanto.  Miopinie tiu malbonas, la nomo de la
lingvo estas simple "Esperanto" -- same por "Ido", "Latino" kaj
"Volapuko", kaj kelkaj aliaj.  Tiuj nomoj ne deriviĝas el nomo de
lando aŭ popolo, sed estas la nomo de la lingvo mem.  La aldonata
flikaĵo riparas tion.
Ja estas la kutimo en Esperantujo diri "Esperanto", "Ido" aŭ "Volapuko" por signifi tiujn lingvojn; aliflanke oni dirus "mi ne parolas la latinan" sed ne "mi ne parolas Latinon". Simile pri "la svahila". Kiel nomas sian lingvon la respektivaj uzantoj de "Interlingvao" kaj "Interlingveo"? Eble tiuj du restu netradukitaj por eviti miskomprenon?
Landojn kaj lingvojn oni lastatempe prenis el "Landoj kaj lingvoj de la mondo" de Bertilo[1].  En la nuna Firefox kelkaj ne kongruas kun tiu listo.

La flikaĵo ne ĝustas por: malajalama, songhaja, kaj svahila.  Ĉu vi povus realŝuti flikaĵon kun tiuj modifoj?  Se vi malkovras aliajn nekongruaĵoj, bonvolu aldoni tiujn.

Leginda estas la klarigo pri la uzado de -o kaj -a ĉe lingvoj ĝenerale [2] kaj specife [3].

[1] http://bertilow.com/lanlin/index.html
[2] http://bertilow.com/lanlin/enkonduk.html#lingvoj
[3] http://bertilow.com/lanlin/notoj.html#lingvoj
Comment on attachment 675876 [details] [diff] [review]
make some language names nouns instead of adjectives

Review of attachment 675876 [details] [diff] [review]:
-----------------------------------------------------------------

Korektindas: malajalama, songhaja, kaj svahila.  Bonvolu vidi la duan komenton[1] en tiu ĉi cimo.

[1] https://bugzilla.mozilla.org/show_bug.cgi?id=806126#c2
Attachment #675876 - Flags: review-
Bone, mi korektis la tri erojn kiujn vi menciis, Eduardo, kaj
ankaŭ kelkajn aliajn malkongruojn kun la listo de Bertilo.
(Kvankam mi tamen preferus "Svahilo" kaj "Volofo", sed bone,
ĉefe gravas ke ŝanĝatos "Esperanta" al "Esperanto", ĉar tiu
unua ĉagrenas min.)

Al Tony: vi probable pravas ke en lingvo parolata oni preferus
diri "la latina" ol "Latino", sed en "serioza" elektlisto kiel
ĉi tie, mi tamen preferas vidi "Latino" anstataŭ "Latina".
(Ankaŭ "Svahilo" kaj "Volofo", sed bone, lasu ni tion.)

Pri "Interlingvao" kaj "Interlingveo" -- se iuj uzas Fajerfokson
en Esperanto kaj volas kontroli la literumadon de teksto en alia
lingvo, ili tre probable scios kiel tiu lingvo nomiĝas en Esperanto,
kaj se ne, ili nepras lerni tiun, ĉar miopinie malbonas forlasi la
fonologion de Esperanto.
Attachment #675876 - Attachment is obsolete: true
Attachment #676252 - Flags: review+
Mi flikis ĉiujn versiojn[1][2][3].  Beta postulis etan ŝanĝon en la kunteksto de la flikaĵo, sed la enhavo estas sama.

Mi ankaŭ faris la "sign-off", do eble tiu ŝanĝo atingos la baldaŭan ĉefan version.  Hodiaŭ estas la lasta tago por tio.

Dankon Benno!

[1] http://hg.mozilla.org/l10n-central/eo/rev/d81825f93784
[2] http://hg.mozilla.org/releases/l10n/mozilla-aurora/eo/rev/587172c5a21a
[3] http://hg.mozilla.org/releases/l10n/mozilla-beta/eo/rev/c24470d167a4
Status: UNCONFIRMED → RESOLVED
Closed: 12 years ago
Resolution: --- → FIXED
In reply to comment #4:
Danke al la ligoj liveritaj de Eduardo en Comment #2 mi lernis, ke Interlingvao estas Esperanta nomo de Interlingua dum Interlingveo (Interlingue) estas alia nomo por Occidental.
You need to log in before you can comment on or make changes to this bug.

Attachment

General

Created:
Updated:
Size: