Closed
Bug 811046
Opened 12 years ago
Closed 7 years ago
[eo] tri eraraj vortoj en Esperanta traduko
Categories
(Mozilla Localizations :: eo / Esperanto, defect)
Tracking
(Not tracked)
RESOLVED
FIXED
People
(Reporter: bensberg, Unassigned)
Details
Attachments
(1 file, 1 obsolete file)
La dosierujo por elŝutoj ne nomiĝas "Elŝutadoj" sed "Elŝutoj". Kaj "dosierujo por elŝutoj" ŝajnas al mi pli klara kaj ĝusta ol "dosierujo de elŝutoj". La unua parto de la unua flikaĵo riparas tiujn du aĵojn. Kiam ĉiuj elŝutadoj iĝas kompletaj, aperas fenestreto kiu diras: "Elŝutadoj kompletaj". Tiu frazeto faras ke mi pensas ke sekvas listo de kompletaj elŝutadoj. Sed la frazeto intencas nur diri ke ĉiuj elŝutadoj kompletiĝis. (Miopinie en Esperanto oni ne tiel facile povas forlasi verbon "esti" -- en la angla vorto nur povas esti adjektivo kiam ĝi pozicias antaŭ sustantivo; kiam ĝi pozicias malantaŭ, oni facile komprenas forlason de "are"; sed en Esperanto adjektivoj povas pozicii ie ajn.) Do la dua parto de la unua flikaĵo faras pli klaraj la du frazojn pri kompletiĝo de elŝutadoj. Rigardante por "elŝutado" mi rimarkis la vorton "haketon" kaj ne komprenis kion ĝi povus signifi. Ĉu agas pri "file hook"? Tiam la dua flikaĵo riparas tiun eraron.
Reporter | ||
Comment 1•12 years ago
|
||
Comment 2•12 years ago
|
||
Pri "elŝuto" kaj "elŝutado": kiel vi scias (se mi tamen rakontas por ke tio restu en la cimo) depende de la tipo de radiko oni devas aldoni la sufikson -o aŭ -ado por havi la agon, kaj la sufikson -o aŭ -aĵo por havi la objekton. trink-i / trink-ad-o / trink-aĵ-o turment-i / turment-ad-o / turment-o "el-ŝut-" estas transitiva aga radiko (kiel trink-, manĝ-, vid-, ktp) kaj do oni atendus -ad- por la ago kaj -o aŭ -aĵ- por la objekto. Fakte kelkaj proponas "elŝutaĵo". Do, mi pensas ke "elŝutadoj" estas malĝusta, en nia kunteksto. Vi bone korektis tion en preferences. Se neniu kontraŭas mi pretas uzi "elŝutoj" ankaŭ en la alia flikita frazo en downloads.properties. Se vi opinias ke "elŝutaĵo" (laŭ Komputeko uzata de OpenOffice) estas preferinda al "elŝuto", ni devus tion pridiskuti.
Status: UNCONFIRMED → NEW
Ever confirmed: true
Comment 3•12 years ago
|
||
Pri "haketo": ĝi estas traduko de "hash". Mi preferus uzi, ĉi okaze, "ŝajnsumo" aŭ "kontrolsumo" kion vi opinias pri tio? Mi pensas ke tio estus pli klara: Unknown or invalid file hash type -> Nekonata aŭ nevalida tipo de dosiera ŝajnsumo/kontrolsumo Invalid file hash (possible download corruption) -> Nevalida dosiera ŝajnsumo/kontrolsumo (ebla difektiĝo dum elŝutado)
Reporter | ||
Comment 4•12 years ago
|
||
Unue pri "hash". "Haketo" uziĝas en «bash», mi nun vidas. Sed mi ĝin opinias ne tre bona. Je "hashing" la ĉefa operacio ne estas "haki" sed la intermiksado kaj kunpremado de la hakaĵoj. Do mi preferus diri "diĝesto" aŭ "pseŭdosumo". "Kontrolsumo" mi uzas por traduki "checksum"; "ŝajnsumo" volas diri ke ĝi ŝajnas esti sumo sed ne estas, sed ne diras ion ajn pri kio ĝi vere estas; "pseŭdosumo" diras ke ĝi funkcias kiel sumo sed ne estas vera matematika sumo.
Reporter | ||
Comment 5•12 years ago
|
||
Due, pri "elŝutado"/"elŝuto"/"elŝutaĵo". Mi ne plu scias kion mi preferus. Al mi nur gravas ke en Preferoj "Elŝutadoj" ŝanĝos al "Elŝutoj", ĉar nur tiu lasta dosierujo ekzistas en mia komputilo, kaj ĉar la kompletitaj elŝutoj ne plu povas nomiĝi elŝutadoj. "Ĉiuj elŝutoj estas kompletaj", kiel vi proponas, sonas bone al mi. Mi nun pensas ke la titolo de Ctrl+Shift+Y devus esti "Elŝutoj" kaj ne "Elŝutado".
Comment 6•12 years ago
|
||
> "ŝajnsumo" > volas diri ke ĝi ŝajnas esti sumo sed ne estas, sed ne diras ion ajn pri kio > ĝi vere estas; "pseŭdosumo" diras ke ĝi funkcias kiel sumo sed ne estas vera > matematika sumo. Sed pseŭdo- kaj ŝajn- estas ja samaj en tiu konstruo! Ĉe Revo: pseŭdo: ... nur ŝajna ... [1] ŝajna: prezentanta nur eksteran supraĵan similecon al io alia [2] En la "Plena manlibro de esperanta gramatiko" (PMEG) Bertilo diras[3]: "Zamenhof ofte uzis PSEŬDO kiel veran prefikson, sed estas tamen pli bone uzi KAŜ, ŜAJN, FALS aŭ kvazaŭ, ĉar tio estas multe pli klara: kaŝnomo, ŝajnsufikso, false scienca, kvazaŭscienco, ŝajnlaboro, ŝajnargumento, falsa argumento." Kaj en la listo de "Simplaj samsignifaj vortoj"[4] oni trovas la jenon: pseŭdo· [zam] → ŝajn·, kvazaŭ·, mensog·a/e, mal·ver·a/e Cetere ŝajn- apartenas al la baza radikaro kaj pseŭdo- ne. Tial mi opinias ke ŝajnsumo, aŭ eble kvazaŭsumo estas pli bonaj solvoj. [1] http://www.reta-vortaro.de/revo/art/pseuxdo.html#pseuxdo.0 [2] http://www.reta-vortaro.de/revo/art/sxajn.html#sxajn.0a [3] http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/neoficialaj_afiksoj/prefiksoj/pseudo.html [4] http://www.bonalingvo.org/index.php/Ssv:_P
Comment 7•12 years ago
|
||
> Al mi nur gravas ke en Preferoj "Elŝutadoj" ŝanĝos al "Elŝutoj", ĉar nur tiu > lasta dosierujo ekzistas en mia komputilo, kaj ĉar la kompletitaj elŝutoj ne > plu povas nomiĝi elŝutadoj. En ordo, ĉiuj branĉoj estas flikitaj: http://hg.mozilla.org/l10n-central/eo/rev/8b8e8856ab35 http://hg.mozilla.org/releases/l10n/mozilla-aurora/eo/rev/f82244d9b06c http://hg.mozilla.org/releases/l10n/mozilla-beta/eo/rev/83de4f220f52 > "Ĉiuj elŝutoj estas kompletaj", kiel vi proponas, sonas bone al mi. > > Mi nun pensas ke la titolo de Ctrl+Shift+Y devus esti "Elŝutoj" kaj ne > "Elŝutado". Jes, eble indus iam kontroli ĉiujn tradukojn de "Download" por ke la tradukado estu kohera.
Reporter | ||
Comment 8•12 years ago
|
||
Kvankam oni povas diri ke certaj vortoj estas samsignifaj, ili tamen ne samsamsamas -- ili nur plimalpli samsignifas, pli profunde iliaj gustoj diferencas. Tial al mi ne surprizas ke Zamenhofo emis uzi "pseŭdo" kvankam li jam disponis pri "ŝajn" kaj "kvazaŭ". Al mi "ŝajn" havas tro la signifon de falseco, de trompeco, de malvereco. Ekzemple: por mi "pizzanow" estas ŝajnnomo, ĝi ŝajnas esti nomo, sed vere estas telefonnumero; kvankam pseŭdonomo vere estas nomo, sed nur ne ies vera nomo. Sed bone, mi konsentas ke "pseŭdo" estas fremdaĵo en Esperanto. Do mi akceptus "kvazaŭsumo" kiel traduko de "hash".
Reporter | ||
Updated•12 years ago
|
Attachment #680741 -
Attachment is obsolete: true
Comment 9•7 years ago
|
||
Benno, viaj sugestoj jam estis akceptitaj, sed la cimo restis malfermita. Mi fermas ĝin nun. Mi ankaŭ ŝanĝis ĉiuj "elŝutado" kaj metis "elŝuto(j)" anstataŭe: https://hg.mozilla.org/l10n-central/eo/rev/d8e754a26d37 Dankon!
Status: NEW → RESOLVED
Closed: 7 years ago
Resolution: --- → FIXED
You need to log in
before you can comment on or make changes to this bug.
Description
•