Closed Bug 904657 Opened 11 years ago Closed 11 years ago

[eo] uzi imperativon en konsilo al uzanto

Categories

(Mozilla Localizations :: eo / Esperanto, defect)

x86
Linux
defect
Not set
trivial

Tracking

(Not tracked)

RESOLVED FIXED

People

(Reporter: bensberg, Unassigned)

Details

Attachments

(1 file)

Kiam uzanto volas instali aldonaĵon, Firefox admonas uzanton tiel: "Nur instali aldonaĵojn el aŭtoroj kiujn vi fidas." kaj "Malicaj programoj povas difekti vian komputilon aŭ elmeti vian privatecon."

Tiu "instali" devus esti "instalu", ĉar estas rekta averto al la uzanto, ne ia priskribo de komputila agado.  Ankaŭ mi ne ŝatas la "el" -- ŝajnas tro ke la... aldonaĵo venas de el la interno de la aŭtoro.  :|  Cetere la vorto "elmeti" ne donas al mi ian senton de danĝero -- mi proponas "malŝirmi".  Kaj por akcenti iom plu, mi metus "malicaj" post "programoj".

La aldonata flikaĵo faras la proponatajn ŝanĝojn:  "Instalu aldonaĵojn nur de aŭtoroj kiujn vi fidas." kaj "Programoj malicaj povas difekti vian komputilon aŭ malŝirmi vian privatecon."
Benno, mi ne scias kial tiu ĉi cimo ne aperas en mia cima regpanelo ... mi ja observas eo/Esperanto, devus ricevi retpoŝton kiam cimo estas raportita... nu, mi nun tion vidas kaj tuj solvas.

Se vi raportas ion kaj tempo pasas, bonvolu konsideri skribi al mi. Aŭ ŝalti la flagon "pli da informo bezonata de".

Jen la modifoj, ili devus baldaŭ aperi en la ĉefa eldono. Dankon kaj plu kontribuu!

http://hg.mozilla.org/releases/l10n/mozilla-aurora/eo/rev/c73edff0c84b
http://hg.mozilla.org/releases/l10n/mozilla-beta/eo/rev/82816fd4fa08
http://hg.mozilla.org/l10n-central/eo/rev/65972ebb87d4
Status: UNCONFIRMED → RESOLVED
Closed: 11 years ago
Resolution: --- → FIXED
Dankon, Eduardo.  :)

Bone -- future, kiam vi ne reagas ene de kelkaj tagoj, mi skribos retpoŝtaĵon.
You need to log in before you can comment on or make changes to this bug.

Attachment

General

Created:
Updated:
Size: