Closed Bug 784418 Opened 13 years ago Closed 8 years ago

Ŝanĝendaj tradukoj (historio/kronologio)

Categories

(Mozilla Localizations :: eo / Esperanto, defect)

x86
Linux
defect
Not set
normal

Tracking

(Not tracked)

RESOLVED WONTFIX

People

(Reporter: etrapani, Unassigned)

References

Details

Uzi "Kronologio" anstataŭ "Historio".
Mi ne scias pri tiu ĉi. Povus ankaŭ esti "kroniko"[1] aŭ eĉ "taglibro". Sed "Historio" estas laŭ mi (sufiĉe) ĝusta. [1] http://www.reta-vortaro.de/revo/art/kronik1.html#kronik1.0o
Mi proponis ĉi tiun tradukon do mi klarigas la kialon: "Historio" temas pri la studo kaj la esplorado de la pasinto. Laŭ mi "Kronologio" plitaŭgas ĉar en Firefox "History" temas pri listo de jam vizititaj ligiloj Mi tute ne ŝatas "Taglibro", kiun mi nenie trovis en nenu programaro. Aldone, "History" entenas ligilojn ankaŭ de antaŭ pli ol 1 monato, do ĝi ne nomiĝeblas TAGlibro. "Kroniko" temas pri literatura vorto: ĝi estas literatura ĝenro Kore, - MM
En dissendolisto: «Historio ne malbonas sed Kronologio ŝajnas iom pli preciza/akurata. Diego Souza»
> Mi proponis ĉi tiun tradukon do mi klarigas la kialon: Dankon! > "Historio" temas pri la studo kaj la esplorado de la pasinto. Ni ĉiuj havas opiniojn pri signifoj de vortoj. Kiam temas pri tradukado tamen, prefere iri al vortaro. REVO diras pri historio, kiel unuan signifon[1]: "Tuto aŭ parto de la okazaĵoj, kiujn travivis la homaro tra la tempo". Sufiĉas pensi pri unuopa homo por trovi tion taŭga. Ankaŭ estas "Scienca prezento de la historio, de la okazaĵoj de la homaro tra la tempo" > Laŭ mi "Kronologio" plitaŭgas ĉar en Firefox "History" temas pri listo de > jam vizititaj ligiloj kronologio: "Laŭtempa ordo de okazaĵoj en raporto aŭ rakonto" Ankaŭ taŭga. > Mi tute ne ŝatas "Taglibro", kiun mi nenie trovis en nenu programaro. Ne trovi ion en programaro ne signifas ke tio ne estas ĝusta. Same, trovi ion en programaro ne igas tion ĝusta. Venas al mi kapo la transiro de OpenOffice el "alinomi" al "renomi", ekzemple. Bonvolu ne uzi oftecon aŭ jama (ne)ekzisto kiel signo de (ne)taŭgeco. > Aldone, "History" entenas ligilojn ankaŭ de antaŭ pli ol 1 monato, do ĝi ne > nomiĝeblas TAGlibro. :D Amuza rezonado. Ĉu oni detruu la antaŭajn paĝojn de taglibro por ke ĝi plu nomiĝu tiel? Mi devus viŝi kion mi skribis ĉiutage antaŭ ses monatoj aŭ nomi mian kajeron duonjarlibro ;). Nu, pli serioze, bonvolu legi difinon de taglibro[3], la tag/ rilatas la (nestrikta) unuo de prezentado aŭ skribado. Kaj se vi vidas la historion de Firefox vi vidos ke fakte la unuo estas tago: unu tago, du tagoj, semajno ... Laŭ mi tiu estus tre taŭga. > "Kroniko" temas pri literatura vorto: ĝi estas literatura ĝenro Kronologio ne estas aparte komputila aŭ komuna. Sed tio ne ĝenu nin ĉe vorto, la ĝustan vorton ni uzu. [1] http://www.reta-vortaro.de/revo/art/histor.html#histor.0o [2] http://www.reta-vortaro.de/revo/art/kronol.html#kronol.0o [3] http://www.reta-vortaro.de/revo/art/libr.html#libr.tag0o
(In reply to Michael Moroni from comment #3) > En dissendolisto: Pli bone skribi nur la ligilon al la diskuto. Se ĉiu transkribas siajn plej ŝatatajn komentojn (kompreneble estas por- kaj kontraŭaj mesaĝojn) tio ĉi iĝus nur netuta kaj malklara spegulo de la tieaj diskutoj: En community.esperanto: https://groups.google.com/forum/?fromgroups=#!topic/mozilla.community.esperanto/t-_mJAIeVSc En tradukado@yahoogroups.com: http://tech.groups.yahoo.com/group/tradukado/message/8982 Ĉiu legu kaj eltiru siajn konkludojn. Kaj proponu ĉi tie, menciante la fadenojn se tio gravas.
Jen la difinoj de la du proponitaj tradukoj en PIV: - kronologi/o. Scienco, kies objekto estas fiksi la datojn de la historiaj okazoj. (http://vortaro.net/#kronologio) - *histori/o (1) Scienco pri la kronologio de la pasintaj okazaĵoj de la homaro k de la sociaj faktoj: geografio k kronologio estas la du okuloj de la historio. (http://vortaro.net/#historio) La supra difino de kronologio estas kompleta, do ĝi ne taŭgus por la nuna kolekto de vizititaj ligiloj. Tial mi fermas la cimon. Ni tamen povus plu serĉi solvon kontentigan, ĉar historio ne estas perfekta. "Vizititaj retejoj" estus kaj klara kaj trafa traduko. Sed se iu volas proponi ion novan, bonvolu ĉu malfermi cimon por tio ĉu uzi la dissendoliston (https://lists.mozilla.org/listinfo/community-esperanto).
Status: NEW → RESOLVED
Closed: 8 years ago
Resolution: --- → WONTFIX
You need to log in before you can comment on or make changes to this bug.